publiccode.si/site/content/openletter.eo.md

3.1 KiB

title type layout sigtable
Publika letero page subpage true

Programaro financata de publiko devas esti programaro libera kaj malfermitkoda. Kvankam ekzistas sufiĉe multaj kialoj por tio, multaj politikistoj ilin ankoraŭ ne konas.

{{< fsdefinition type="box">}}

Tion vi povas helpi! Subskribu la publikan leteron por doni plian aŭtoritaton al nia mesaĝo. {{< count type="signatures" >}} homoj kaj {{< count type="organisations" >}} organizaĵoj jam subskribis. Ni donos la leteron kaj la subskribojn al viaj deputitoj, kaj certigos ilian komprenon, ke: Publika mono? Publika kodo!

Publika mono? Publika kodo!

Ciferecaj servoj prezentataj kaj uzataj de niaj publikaj administristaroj estas la gravega infrastrukturo por demokratiaj nacioj de la 21-a jarcento. Por fondi fideblajn sistemojn, publikaj institucioj devas certigi sian regon de programaroj kaj komputilaroj en la kerno de nia ŝtata cifereca infrastrukturo. Tamen, ĝuste nun, tio maloftege okazas pro limigaj programaj permesiloj, kiuj:

  • Malpermesas kunhavon kaj interŝanĝon de publike financita kodo. Tio malhelpas kunlaboradon inter publikaj administristaroj, kaj pluan evoluigon.
  • Subtenas monopolojn malhelpante konkuron. Rezulte, multaj administristaroj dependas de kelko da firmaoj.
  • Endanĝerigas sekurecon de nia cifereca infrastrukturo malpermesante atingon de la fonta kodo. Tio ĉi ege malfaciligas (aŭ entute malebligas) forigadon de kaŝenirejoj kaj sekurecaj truoj.

Ni bezonas programaron, kiu nutrus kunhavon de bonaj ideoj kaj solvoj. Tiel ni povus plibonigi komputajn servojn por homoj ĉie tra Eŭropo. Ni bezonas programaron, kiu certigos liberecon de elekto, atingo, kaj konkuro. Ni bezonas programaron, kiu helpos al publikaj administristaroj repreni tutan regon de ilia gravega cifereca infrastrukturo, permesante al ili daŭran sendependecon de kelko da firmaoj. Tial ni alvokas niajn deputitojn al subteno de programaro libera kaj malfermitkoda en publikaj administristaroj, ĉar:

  • Programaro libera kaj malfermitkoda estas nuntempa publika bonaĵo, kiu permesas al ĉiuj libere uzi, studi, kunhavi kaj plibonigi aplikaĵojn ĉiutage uzatajn.
  • Permesiloj de programaro libera kaj malfermitkoda protektas kontraŭ serva dependiĝo de solaj firmaoj, kiuj malhelpas konkuron per limigaj permesiloj.
  • Programaro libera kaj malfermitkoda certigas atingeblecon de la fontkodo; kaŝenirejoj kaj sekurigaj truoj do forigeblas sendepende de sola servo-provizanto.

Publikaj institucioj estas financataj per impostoj. Ili devas certigi laŭeble plej efikan elspezadon de la fondusoj. Se temas pri publika mono, ankaŭ temu pri publika kodo!

Tial ni, la subskribintaj, vokas niajn deputitojn, por ke ili:

«Efektivigu leĝaron postulantan, ke publike financita programaro evoluigita por publika sektoro devu publike eldoniĝi sub libera kaj malfermitkoda programa permesilo.»