55 lines
2.1 KiB
Markdown
55 lines
2.1 KiB
Markdown
---
|
||
title: "Privateco-politiko"
|
||
type: "page"
|
||
layout: "subpage"
|
||
---
|
||
|
||
La retejo **publiccode.eu** estas funkciigata de
|
||
[FSFE e.V.](https://fsfe.org/about/legal/imprint.html)
|
||
En tiu ĉi politiko, «ni» signifas la organizaĵon FSFE.
|
||
|
||
## Kion ni kolektas kaj kial
|
||
|
||
Kiam vi uzas la retejon por subskribi nian publikan leteron, ni
|
||
kolektas kaj konservas informojn pri via nomo, retpoŝt-adreso,
|
||
kaj lando, kiujn vi donis konsente. Ni montros publike vian
|
||
nomon kiel subskribinton de la publika letero, se vi konsentis
|
||
publikan montron en
|
||
la [listo de subskriboj](/openletter/all-signatures). Ni ankaŭ
|
||
prezentos vian nomon kaj landon al la ricevontoj de la publika
|
||
letero (membroj de la Eŭropa parlamento kaj landaj aŭ regionaj
|
||
parlamentoj). Ni ne kunhavos vian retpoŝt-adreson. Ni konservos
|
||
tiujn informojn en datumbazo dum la kampanjo «Publika mono –
|
||
publika kodo» kaj forigos ilin poste.
|
||
|
||
Se vi konsentis esti kontaktotaj pri la kampanjo, ni retpoŝte
|
||
sendos al vi informojn pri la kampanjo, kaj dum kaj tuj post la
|
||
kampanjo.
|
||
|
||
## Kiu povas atingi konservitajn datumojn
|
||
|
||
Ĉiu informo sendita tra la retejo, ĉu konservita en la
|
||
retservilo aŭ en nia problemuja sistemo, atingeblas por
|
||
dungitoj kaj staĝistoj de FSFE. La informoj ankaŭ atingeblas
|
||
por sistemestraro de FSFE. Informoj konserviĝas neĉifritaj en
|
||
niaj serviloj; rezulte ili ankaŭ atingeblas por dungitoj de
|
||
PlusServer GmbH, kiu gastigas niajn servilojn.
|
||
|
||
## Kiujn rajtojn vi havas
|
||
|
||
Vi rajtas ricevi la personajn datumojn pri vi, kiujn ni
|
||
konservis, kaj anakŭ korektigi nin, se la datumoj malĝustas. Vi
|
||
rajtas kontraŭi nian konservadon de informoj, kiuokaze ni
|
||
forigos personajn datumojn pri vi, kaj ankaŭ nuligi vian
|
||
konsenton pri traktado de viaj personaj informoj laŭ ĉi tiu
|
||
politiko, kiuokaze ni ankaŭ agos por forigi personajn datumojn
|
||
pri vi.
|
||
|
||
## Kiun kontakti
|
||
|
||
Se vi havas demandojn pri nia uzo de viaj datumoj, ŝatus peti
|
||
kopion de ĉiuj konservitaj informoj pri vi, aŭ ŝatus paroli kun
|
||
nia oficisto de datum-protektado por ajna alia celo, nia
|
||
komisiita oficisto de datum-protektado estas la plenuma
|
||
direktoro de FSFE, kiun vi povas kontakti per [executive-director@fsfe.org](mailto:executive-director@fsfe.org).
|