publiccode.si/site/content/openletter.eo.md

71 lines
3.2 KiB
Markdown

---
title: Publika letero
type: page
layout: subpage
version: 1
sigtable: true
---
Publike financita programaro devas esti [programaro libera kaj
malfermitkoda][fs]. Kvankam ekzistas sufiĉe multaj kialoj por tio, multaj
politikistoj ilin ankoraŭ ne konas.
{{< fsdefinition type="box">}}
Tion vi povas helpi! Subskribu la publikan leteron por doni plian aŭtoritaton al
nia mesaĝo. **{{< count type="signatures" >}} homoj** kaj **{{< count
type="organisations" >}} organizaĵoj** jam subskribis. Ni donos la leteron kaj
la subskribojn al viaj deputitoj, kaj certigos ilian komprenon, ke: Publika
mono? Publika kodo!
> ## Publika mono? Publika kodo!
>
> Ciferecaj servoj prezentataj kaj uzataj de niaj publikaj administristaroj
> estas la gravega infrastrukturo por demokratiaj nacioj de la 21-a
> jarcento. Por fondi fideblajn sistemojn, publikaj institucioj devas certigi
> sian regon de programaroj kaj komputilaroj en la kerno de nia ŝtata cifereca
> infrastrukturo. Tamen, nune tio maloftege okazas pro limigaj programaj
> permesiloj, kiuj:
>
> * Malpermesas kunhavigon kaj interŝanĝon de publike financita kodo. Tio
> malhelpas kunlaboradon inter publikaj administristaroj, kaj pluan evoluigon.
>
> * Subtenas monopolojn malhelpante konkuron. Rezulte, multaj administristaroj
> dependas de kelko da firmaoj.
>
> * Endanĝerigas sekurecon de nia cifereca infrastrukturo malpermesante atingon
> de la fonta kodo. Tio ĉi ege malfaciligas (aŭ entute malebligas) forigadon
> de kaŝenirejoj kaj sekurecaj truoj.
>
> Ni bezonas programaron, kiu nutras kunhavigadon de bonaj ideoj kaj
> solvoj. Tiel ni povos plibonigi komputajn servojn por homoj ĉie tra Eŭropo. Ni
> bezonas programaron, kiu certigas liberecon de elekto, atingo, kaj konkuro. Ni
> bezonas programaron, kiu helpos al publikaj administristaroj repreni tutan
> regon de ilia gravega cifereca infrastrukturo, permesante al ili iĝi kaj resti
> sendependa de kelko da firmaoj. Tial ni alvokas niajn deputitojn al subteno de
> programaro libera kaj malfermitkoda en publikaj administristaroj, ĉar:
>
> * Programaro libera kaj malfermitkoda estas nuntempa publika bonaĵo, kiu
> permesas al ĉiuj libere uzi, studi, kunhavigi kaj plibonigi aplikaĵojn
> ĉiutage uzatajn.
>
> * Liberaj kaj malfermitkodaj programaraj permesiloj protektas kontraŭ
> dependiĝo de servoj de iuj firmaoj, kiuj malhelpas konkuron per limigaj
> permesiloj.
>
> * Programaro libera kaj malfermitkoda certigas atingeblecon de la fontkodo;
> kaŝenirejoj kaj sekurigaj truoj do ripareblas sendepende de sola
> servo-provizanto.
>
> Publikaj institucioj estas financataj per impostoj. Ili devas certigi
> la plej eble efikan elspezadon de la fondusoj. Se temas pri publika mono, ankaŭ
> temu pri publika kodo!
>
> Tial ni, la subskribintaj, vokas niajn deputitojn, por ke ili:
>
> **«Efektivigu leĝaron postulantan, ke publike financita programaro evoluigita
> por publika sektoro devu publike eldoniĝi sub libera kaj malfermitkoda
> programa permesilo.»**
[fs]: https://fsfe.org/freesoftware/ "Libera programaro rajtigas ĉiujn uzi, studi, kunhavigi kaj plibonigi programaron. Tiu ĉi rajto helpas subteni aliajn fundamentajn liberecojn, kiel liberecojn de parolo, preso, kaj privateco."