publiccode.si/site/content/openletter.eo.md

3.2 KiB

title type layout version sigtable
Publika letero page subpage 1 true

Publike financita programaro devas esti programaro libera kaj malfermitkoda. Kvankam ekzistas sufiĉe multaj kialoj por tio, multaj politikistoj ilin ankoraŭ ne konas.

{{< fsdefinition type="box">}}

Tion vi povas helpi! Subskribu la publikan leteron por doni plian aŭtoritaton al nia mesaĝo. {{< count type="signatures" >}} homoj kaj {{< count type="organisations" >}} organizaĵoj jam subskribis. Ni donos la leteron kaj la subskribojn al viaj deputitoj, kaj certigos ilian komprenon, ke: Publika mono? Publika kodo!

Publika mono? Publika kodo!

Ciferecaj servoj prezentataj kaj uzataj de niaj publikaj administristaroj estas la gravega infrastrukturo por demokratiaj nacioj de la 21-a jarcento. Por fondi fideblajn sistemojn, publikaj institucioj devas certigi sian regon de programaroj kaj komputilaroj en la kerno de nia ŝtata cifereca infrastrukturo. Tamen, nune tio maloftege okazas pro limigaj programaj permesiloj, kiuj:

  • Malpermesas kunhavigon kaj interŝanĝon de publike financita kodo. Tio malhelpas kunlaboradon inter publikaj administristaroj, kaj pluan evoluigon.

  • Subtenas monopolojn malhelpante konkuron. Rezulte, multaj administristaroj dependas de kelko da firmaoj.

  • Endanĝerigas sekurecon de nia cifereca infrastrukturo malpermesante atingon de la fonta kodo. Tio ĉi ege malfaciligas (aŭ entute malebligas) forigadon de kaŝenirejoj kaj sekurecaj truoj.

Ni bezonas programaron, kiu nutras kunhavigadon de bonaj ideoj kaj solvoj. Tiel ni povos plibonigi komputajn servojn por homoj ĉie tra Eŭropo. Ni bezonas programaron, kiu certigas liberecon de elekto, atingo, kaj konkuro. Ni bezonas programaron, kiu helpos al publikaj administristaroj repreni tutan regon de ilia gravega cifereca infrastrukturo, permesante al ili iĝi kaj resti sendependa de kelko da firmaoj. Tial ni alvokas niajn deputitojn al subteno de programaro libera kaj malfermitkoda en publikaj administristaroj, ĉar:

  • Programaro libera kaj malfermitkoda estas nuntempa publika bonaĵo, kiu permesas al ĉiuj libere uzi, studi, kunhavigi kaj plibonigi aplikaĵojn ĉiutage uzatajn.

  • Liberaj kaj malfermitkodaj programaraj permesiloj protektas kontraŭ dependiĝo de servoj de iuj firmaoj, kiuj malhelpas konkuron per limigaj permesiloj.

  • Programaro libera kaj malfermitkoda certigas atingeblecon de la fontkodo; kaŝenirejoj kaj sekurigaj truoj do ripareblas sendepende de sola servo-provizanto.

Publikaj institucioj estas financataj per impostoj. Ili devas certigi la plej eble efikan elspezadon de la fondusoj. Se temas pri publika mono, ankaŭ temu pri publika kodo!

Tial ni, la subskribintaj, vokas niajn deputitojn, por ke ili:

«Efektivigu leĝaron postulantan, ke publike financita programaro evoluigita por publika sektoro devu publike eldoniĝi sub libera kaj malfermitkoda programa permesilo.»