--- title: Publika letero type: page layout: subpage version: 1 sigtable: true --- Publike financita programaro devas esti [programaro libera kaj malfermitkoda][fs]. Kvankam ekzistas sufiĉe multaj kialoj por tio, multaj politikistoj ilin ankoraŭ ne konas. {{< fsdefinition type="box">}} Tion vi povas helpi! Subskribu la publikan leteron por doni plian aŭtoritaton al nia mesaĝo. **{{< count type="signatures" >}} homoj** kaj **{{< count type="organisations" >}} organizaĵoj** jam subskribis. Ni donos la leteron kaj la subskribojn al viaj deputitoj, kaj certigos ilian komprenon, ke: Publika mono? Publika kodo! > ## Publika mono? Publika kodo! > > Ciferecaj servoj prezentataj kaj uzataj de niaj publikaj administristaroj > estas la gravega infrastrukturo por demokratiaj nacioj de la 21-a > jarcento. Por fondi fideblajn sistemojn, publikaj institucioj devas certigi > sian regon de programaroj kaj komputilaroj en la kerno de nia ŝtata cifereca > infrastrukturo. Tamen, nune tio maloftege okazas pro limigaj programaj > permesiloj, kiuj: > > * Malpermesas kunhavigon kaj interŝanĝon de publike financita kodo. Tio > malhelpas kunlaboradon inter publikaj administristaroj, kaj pluan evoluigon. > > * Subtenas monopolojn malhelpante konkuron. Rezulte, multaj administristaroj > dependas de kelko da firmaoj. > > * Endanĝerigas sekurecon de nia cifereca infrastrukturo malpermesante atingon > de la fonta kodo. Tio ĉi ege malfaciligas (aŭ entute malebligas) forigadon > de kaŝenirejoj kaj sekurecaj truoj. > > Ni bezonas programaron, kiu nutras kunhavigadon de bonaj ideoj kaj > solvoj. Tiel ni povos plibonigi komputajn servojn por homoj ĉie tra Eŭropo. Ni > bezonas programaron, kiu certigas liberecon de elekto, atingo, kaj konkuro. Ni > bezonas programaron, kiu helpos al publikaj administristaroj repreni tutan > regon de ilia gravega cifereca infrastrukturo, permesante al ili iĝi kaj resti > sendependa de kelko da firmaoj. Tial ni alvokas niajn deputitojn al subteno de > programaro libera kaj malfermitkoda en publikaj administristaroj, ĉar: > > * Programaro libera kaj malfermitkoda estas nuntempa publika bonaĵo, kiu > permesas al ĉiuj libere uzi, studi, kunhavigi kaj plibonigi aplikaĵojn > ĉiutage uzatajn. > > * Liberaj kaj malfermitkodaj programaraj permesiloj protektas kontraŭ > dependiĝo de servoj de iuj firmaoj, kiuj malhelpas konkuron per limigaj > permesiloj. > > * Programaro libera kaj malfermitkoda certigas atingeblecon de la fontkodo; > kaŝenirejoj kaj sekurigaj truoj do ripareblas sendepende de sola > servo-provizanto. > > Publikaj institucioj estas financataj per impostoj. Ili devas certigi > la plej eble efikan elspezadon de la fondusoj. Se temas pri publika mono, ankaŭ > temu pri publika kodo! > > Tial ni, la subskribintaj, vokas niajn deputitojn, por ke ili: > > **«Efektivigu leĝaron postulantan, ke publike financita programaro evoluigita > por publika sektoro devu publike eldoniĝi sub libera kaj malfermitkoda > programa permesilo.»** [fs]: https://fsfe.org/freesoftware/ "Libera programaro rajtigas ĉiujn uzi, studi, kunhavigi kaj plibonigi programaron. Tiu ĉi rajto helpas subteni aliajn fundamentajn liberecojn, kiel liberecojn de parolo, preso, kaj privateco."