WEBVTT 00:00.000 --> 00:01.240 Imagu vi, 00:01.240 --> 00:03.900 ke nia registaro traktus publikan infrastrukturon, 00:03.900 --> 00:06.100 ekzemple stratojn kaj publikajn domojn, 00:06.100 --> 00:09.480 samkiel ĝi traktas la ciferecan: 00:09.480 --> 00:12.560 Niaj deputitoj laborus en luata loko 00:12.560 --> 00:16.360 kaj ene malrajtus voĉdoni por pli severaj reguloj pri vivmedio 00:16.360 --> 00:19.240 ĉar la proprulo – plurnacia firmao – 00:19.240 --> 00:22.580 ne permesus tion en siaj konstruaĵoj. 00:22.840 --> 00:25.240 Nek permesus ĝi longe bezonatan plibonigon 00:25.240 --> 00:27.240 al pli ol 500 seĝoj. 00:27.240 --> 00:31.820 Tio signifas, ke kelkaj deputitoj devus resti ekstere, sur strato. 00:31.820 --> 00:33.940 Kaj en proksima loko 00:33.940 --> 00:36.960 tute nova gimnastikejo jam estas detruata 00:36.960 --> 00:39.460 nur ses monatoj post sia konstruiĝo. 00:39.460 --> 00:42.440 Ĝi anstataŭiĝas per preciza imitaĵo – 00:42.440 --> 00:44.020 je multa kosto. 00:44.020 --> 00:45.440 Kaj la sola diferenco: 00:45.440 --> 00:50.460 La nova farinto aldone prezentas korbopilkon kiel novan funkcion. 00:50.540 --> 00:51.620 Dume, 00:51.620 --> 00:54.620 ĉiunokte, tra kaŝenirejo en la urbodomo, 00:54.620 --> 00:57.920 dokumentoj kun privataj informoj pri civitanoj, 00:57.920 --> 00:59.920 de bankaj ĝis sanitaraj datumoj, 00:59.920 --> 01:01.920 estas ŝtelataj. 01:01.920 --> 01:05.060 Sed neniu havas permeson tion malhelpi, 01:05.060 --> 01:08.760 ĉar serĉi kaj forigi kaŝenirejojn 01:08.760 --> 01:11.840 malobservus la subskribitan uzulan kontrakton. 01:11.840 --> 01:14.540 Kaj kvankam ĉi tio sonas absurda, 01:14.540 --> 01:17.120 teme pri nia cifereca infrastrukturo – 01:17.120 --> 01:19.220 aferoj kiel programaro 01:19.220 --> 01:21.560 kiun niaj registaroj ĉiutage uzas – 01:21.700 --> 01:24.660 la komparo estas entute taŭga. 01:24.660 --> 01:26.040 Ĉar plejparte 01:26.040 --> 01:29.820 niaj administristoj akiras malliberan programaron. 01:29.820 --> 01:33.420 Tio signifas, ke multa mono pagas permesilojn, 01:33.420 --> 01:35.960 kiuj daŭras nur difinitan tempon 01:35.960 --> 01:38.360 kaj limigas niajn rajtojn. 01:38.360 --> 01:41.000 Ni malrajtas uzi la infrastrukturon 01:41.000 --> 01:43.000 en maniero racia. 01:43.000 --> 01:46.580 Kaj ĉar la fontkodo de mallibera programaro 01:46.580 --> 01:49.320 kutime estas komerca sekreto, 01:49.320 --> 01:52.640 trovi sekurecajn truojn aŭ kaŝenirejojn 01:52.640 --> 01:55.960 estas tre malfacile kaj eĉ kontraŭleĝe. 01:55.960 --> 01:59.580 Sed niaj publikaj administristoj povas pliboniĝi! 01:59.580 --> 02:04.540 Se ĉiu publike financita programaro estus libera kaj malfermitkoda, 02:04.540 --> 02:07.440 ni povus uzi kaj kunhavi nian infrastrukturon 02:07.440 --> 02:10.140 kiel ajn kaj kiom ajn longe ni volus. 02:10.140 --> 02:12.140 Ni povus plibonigi ĝin, 02:12.140 --> 02:14.140 ripari ĝin, 02:14.140 --> 02:15.580 kaj ŝanĝi ĝin 02:15.580 --> 02:18.360 kiel ajn ni bezonus. 02:18.360 --> 02:21.800 Kaj ĉar «malfermitkoda» pri libera programaro signifas, 02:21.800 --> 02:25.080 ke la fontkodo estas legebla por ĉiuj, 02:25.080 --> 02:29.860 estus ege pli facile trovi kaj forigi sekurecajn truojn. 02:29.860 --> 02:34.660 Kaj se io utila kaj fidinda estiĝus ciferece, 02:34.660 --> 02:39.100 oni povus reuzadi la fontkodon en sia lando, 02:39.100 --> 02:42.960 sed ĝi fakte povus enuziĝi ie ajn, 02:42.960 --> 02:44.960 eĉ internacie! 02:44.960 --> 02:48.580 Bonega ekzemplo estas «FixMyStreet»: 02:48.580 --> 02:50.460 Unue ĝi estiĝis en Britujo 02:50.460 --> 02:52.420 kiel libera programo por montri, 02:52.420 --> 02:54.420 vidi, kaj diskuti lokajn problemojn, 02:54.420 --> 02:55.940 kiel stratajn truojn, 02:55.960 --> 02:59.080 kaj nun tuta mondo ĝin uzas. 02:59.160 --> 03:00.700 Ĉiuj profitas 03:00.700 --> 03:02.960 ĉar novaj funkciojn kaj pliboniĝojn 03:02.960 --> 03:04.960 ĉiuj kunhavas. 03:05.200 --> 03:08.480 Se ĉiu nia programaro tiel evoluus, 03:08.480 --> 03:12.220 ni povus ĉesi luktadon kontraŭ limigaj permesiloj 03:12.220 --> 03:14.860 kaj ekpensadi pri ĉiuj manieroj 03:14.860 --> 03:16.860 kiel la programaro nin povus helpi. 03:16.860 --> 03:18.040 Ni povus okupiĝi 03:18.040 --> 03:20.920 pri kreado de pli bona socio por ĉiuj. 03:20.920 --> 03:24.200 Se vi do pensas, ke la estontan infrastrukturon 03:24.200 --> 03:26.460 ni tenu en propraj manoj, 03:26.460 --> 03:29.680 helpu al ni per kunhavigo de ĉi tiun videon 03:29.680 --> 03:31.460 kaj vizito de nian retejon: 03:31.460 --> 03:33.460 www.publiccode.eu 03:33.800 --> 03:36.460 Venis la temp’ por nia postul’: 03:36.460 --> 03:38.180 Public money? 03:38.180 --> 03:39.940 Public code!