1 00:00:00,000 --> 00:00:01,240 Imagu vi, 2 00:00:01,240 --> 00:00:03,900 ke nia registaro traktus publikan infrastrukturon, 3 00:00:03,900 --> 00:00:06,100 ekzemple stratojn kaj publikajn domojn, 4 00:00:06,100 --> 00:00:09,480 samkiel ĝi traktas la ciferecan: 5 00:00:09,480 --> 00:00:12,560 Niaj deputitoj laborus en luata loko 6 00:00:12,560 --> 00:00:16,360 kaj ene malrajtus voĉdoni por pli severaj reguloj pri vivmedio 7 00:00:16,360 --> 00:00:19,240 ĉar la proprulo – plurnacia firmao – 8 00:00:19,240 --> 00:00:22,580 ne permesus tion en siaj konstruaĵoj. 9 00:00:22,840 --> 00:00:25,240 Nek permesus ĝi longe bezonatan plibonigon 10 00:00:25,240 --> 00:00:27,240 al pli ol 500 seĝoj. 11 00:00:27,240 --> 00:00:31,820 Tio signifas, ke kelkaj deputitoj devus resti ekstere, sur strato. 12 00:00:31,820 --> 00:00:33,940 Kaj en proksima loko 13 00:00:33,940 --> 00:00:36,960 tute nova gimnastikejo jam estas detruata 14 00:00:36,960 --> 00:00:39,460 nur ses monatoj post sia konstruiĝo. 15 00:00:39,460 --> 00:00:42,440 Ĝi anstataŭiĝas per preciza imitaĵo – 16 00:00:42,440 --> 00:00:44,020 je multa kosto. 17 00:00:44,020 --> 00:00:45,440 Kaj la sola diferenco: 18 00:00:45,440 --> 00:00:50,460 La nova farinto aldone prezentas korbopilkon kiel novan funkcion. 19 00:00:50,540 --> 00:00:51,620 Dume, 20 00:00:51,620 --> 00:00:54,620 ĉiunokte, tra kaŝenirejo en la urbodomo, 21 00:00:54,620 --> 00:00:57,920 dokumentoj kun privataj informoj pri civitanoj, 22 00:00:57,920 --> 00:00:59,920 de bankaj ĝis sanitaraj datumoj, 23 00:00:59,920 --> 00:01:01,920 estas ŝtelataj. 24 00:01:01,920 --> 00:01:05,060 Sed neniu havas permeson tion malhelpi, 25 00:01:05,060 --> 00:01:08,760 ĉar serĉi kaj forigi kaŝenirejojn 26 00:01:08,760 --> 00:01:11,840 malobservus la subskribitan uzulan kontrakton. 27 00:01:11,840 --> 00:01:14,540 Kaj kvankam ĉi tio sonas absurda, 28 00:01:14,540 --> 00:01:17,120 teme pri nia cifereca infrastrukturo – 29 00:01:17,120 --> 00:01:19,220 aferoj kiel programaro 30 00:01:19,220 --> 00:01:21,560 kiun niaj registaroj ĉiutage uzas – 31 00:01:21,700 --> 00:01:24,660 la komparo estas entute taŭga. 32 00:01:24,660 --> 00:01:26,040 Ĉar plejparte 33 00:01:26,040 --> 00:01:29,820 niaj administristoj akiras malliberan programaron. 34 00:01:29,820 --> 00:01:33,420 Tio signifas, ke multa mono pagas permesilojn, 35 00:01:33,420 --> 00:01:35,960 kiuj daŭras nur difinitan tempon 36 00:01:35,960 --> 00:01:38,360 kaj limigas niajn rajtojn. 37 00:01:38,360 --> 00:01:41,000 Ni malrajtas uzi la infrastrukturon 38 00:01:41,000 --> 00:01:43,000 en maniero racia. 39 00:01:43,000 --> 00:01:46,580 Kaj ĉar la fontkodo de mallibera programaro 40 00:01:46,580 --> 00:01:49,320 kutime estas komerca sekreto, 41 00:01:49,320 --> 00:01:52,640 trovi sekurecajn truojn aŭ kaŝenirejojn 42 00:01:52,640 --> 00:01:55,960 estas tre malfacile kaj eĉ kontraŭleĝe. 43 00:01:55,960 --> 00:01:59,580 Sed niaj publikaj administristoj povas pliboniĝi! 44 00:01:59,580 --> 00:02:04,540 Se ĉiu publike financita programaro estus libera kaj malfermitkoda, 45 00:02:04,540 --> 00:02:07,440 ni povus uzi kaj kunhavi nian infrastrukturon 46 00:02:07,440 --> 00:02:10,140 kiel ajn kaj kiom ajn longe ni volus. 47 00:02:10,140 --> 00:02:12,140 Ni povus plibonigi ĝin, 48 00:02:12,140 --> 00:02:14,140 ripari ĝin, 49 00:02:14,140 --> 00:02:15,580 kaj ŝanĝi ĝin 50 00:02:15,580 --> 00:02:18,360 kiel ajn ni bezonus. 51 00:02:18,360 --> 00:02:21,800 Kaj ĉar «malfermitkoda» pri libera programaro signifas, 52 00:02:21,800 --> 00:02:25,080 ke la fontkodo estas legebla por ĉiuj, 53 00:02:25,080 --> 00:02:29,860 estus ege pli facile trovi kaj forigi sekurecajn truojn. 54 00:02:29,860 --> 00:02:34,660 Kaj se io utila kaj fidinda estiĝus ciferece, 55 00:02:34,660 --> 00:02:39,100 oni povus reuzadi la fontkodon en sia lando, 56 00:02:39,100 --> 00:02:42,960 sed ĝi fakte povus enuziĝi ie ajn, 57 00:02:42,960 --> 00:02:44,960 eĉ internacie! 58 00:02:44,960 --> 00:02:48,580 Bonega ekzemplo estas «FixMyStreet»: 59 00:02:48,580 --> 00:02:50,460 Unue ĝi estiĝis en Britujo 60 00:02:50,460 --> 00:02:52,420 kiel libera programo por montri, 61 00:02:52,420 --> 00:02:54,420 vidi, kaj diskuti lokajn problemojn, 62 00:02:54,420 --> 00:02:55,940 kiel stratajn truojn, 63 00:02:55,960 --> 00:02:59,080 kaj nun tuta mondo ĝin uzas. 64 00:02:59,160 --> 00:03:00,700 Ĉiuj profitas 65 00:03:00,700 --> 00:03:02,960 ĉar novaj funkciojn kaj pliboniĝojn 66 00:03:02,960 --> 00:03:04,960 ĉiuj kunhavas. 67 00:03:05,200 --> 00:03:08,480 Se ĉiu nia programaro tiel evoluus, 68 00:03:08,480 --> 00:03:12,220 ni povus ĉesi luktadon kontraŭ limigaj permesiloj 69 00:03:12,220 --> 00:03:14,860 kaj ekpensadi pri ĉiuj manieroj 70 00:03:14,860 --> 00:03:16,860 kiel la programaro nin povus helpi. 71 00:03:16,860 --> 00:03:18,040 Ni povus okupiĝi 72 00:03:18,040 --> 00:03:20,920 pri kreado de pli bona socio por ĉiuj. 73 00:03:20,920 --> 00:03:24,200 Se vi do pensas, ke la estontan infrastrukturon 74 00:03:24,200 --> 00:03:26,460 ni tenu en propraj manoj, 75 00:03:26,460 --> 00:03:29,680 helpu al ni per kunhavigo de ĉi tiun videon 76 00:03:29,680 --> 00:03:31,460 kaj vizito de nian retejon: 77 00:03:31,460 --> 00:03:33,460 www.publiccode.eu 78 00:03:33,800 --> 00:03:36,460 Venis la temp’ por nia postul’: 79 00:03:36,460 --> 00:03:38,180 Publika mono? 80 00:03:38,180 --> 00:03:39,940 Publika kodo!